Sunday, January 15, 2017

Léon Bollack and His Forgotten Project






Forgesitaj pioniroj de la planlingva ideo en Britio


En la jaro 1901, Esperanto preskaŭ ne jam penetris en Brition. En tiu jaro ne ekzistis brita landa asocio. Ekzistis eĉ ne unu loka grupo.Tamen en tiu jaro loĝis en Britio simpatiantoj de alia planlingvo.

León Bollack (1859 – 1925), franca kreinto de lingvo-projekto malmodeste nomata Bolak naskiĝis en precize la sama jaro kiel D-ro L.L. Zamenhof. Okaze de la brita popolnombrado de 1871 León Bollack jam loĝis en Londono. « Langue Bleue - Bolak”, lia lingvo, kiu miksas elementojn de naturaj kaj ‘logikaj’ lingvoj aperis en 1899 en tempo de granda entuziasmo por artefaritaj lingvoj. En la fina kvarono de la deknaŭa jarcento aperis pluraj  konkurencaj proponoj, kaj kampanjoj subtenantaj Volapukon (inventitan en 1880, de Johann Martin Schleyer), kaj Esperanton  jam ĝuis certagradan sukceson.

Kvankam ja ekzistas similecoj, ekzistas ankaŭ fortaj malsimilecoj inter Bollack kaj Zamenhof. Ambaŭ estis judoj. Ambaŭ forte konsciis pri la teruraj efikoj de konfliktoj, kvankam ili proponis malsamajn solvojn. Ambaŭ havis plurlingvan fonon.  Bollack estis riĉa, eĉ riĉega,  kaj al li tute mankis financaj limoj kiam temis pri la disvastigo de lia nova lingvo, dum Zamenhof spertis plurajn financajn krizojn. La opinioj de la du viroj pri poezio estis frape malsamaj. Bollack vidis nenian valoron en poezio en planlingvo, dum Zamenhof uzis poeziajn bildojn por formi la lingvon kaj transdoni sian opinion pri ĝia rolo. La plej granda diferenco, eble, kuŝis en la personecoj de la du viroj. Bollack asertis perfektecon por sia projekto; Zamenhof ne.

La sola listo de tiuj kiuj aliĝis al Bolak eldoniĝis en 1901 en Parizo en broŝuro titolita « Bolak. Venem list of Bolak deptoru » (Bolak. La unua listo de adeptoj).  Temas pri eldonaĵo kiu tre similis al la Adresaroj de Zamenhof. Mi eĉ dirus ke la broŝuro estis rekta kopio de la zamenhofa Adresaro. Efektive tiu listo de adeptoj estas kaj la unua kaj la fina samtempe. La plej granda parto de tiuj subtenantoj de la nova planlingvo Bolak loĝis en Francio, sed troviĝis kelkaj, precize dudek sep, ankaŭ en Britio. Unu el tiuj 27 estis franca ŝtatano.
León Bollack dividis siajn adeptojn en tri kategoriojn laŭ la ĉi-sekva modelo. La unua kategorio estis « Prerkor » (liberala profesio), „Merkor » (komercisto), kaj „Vorkor“ (manlaboristo, dungito). Neniu el la adeptoj britaj estis manlaboristo. 

La informoj en la Adresaro de S-ro Bollack ne ĉiam faciligas kontaktojn. Por la urbo Stockport, ni trovas simple la familian nomon « Howard » sen ia kontakt-adreso. Foje mankas antaŭnomo. La registroj pri la popolnombrado de 1901 helpas al ni identigi kelkajn el tiuj fruaj bolakistoj en Britio.

Alfred H. Tapson naskiĝis en Newport, en suda Kimrio en 1842. Li estis ŝipisto (t.e. posedanto de ŝipoj) en 1901. John Angell, jam 76 jara en 1901, estis intruisto pri scienco, kaj loĝis en Withington, ne tre longe for de Manĉestro. Charles C Campart (1875-1952) estis inĝeniero ŝajne de orgino hugenot a kiu loĝis en Canonbury, Londono. H.C. Braham estis estro de entrpreno Arthur & Co. en Londono. George Gill, kiu naskiĝis en proksimume 1864, estis instruisto. S-ro Kolkenbeek (tute mankas antaŭnomo por li) estis ŝajne de germana origino. C. T. Graham, O.B.E. estis membro de la familio kiu posedis la ĵurnalon Glasgow Herald. Dum la Unua Mondmilito li deĵoris kiel majoro en Royal Engineers. Charles Aristide Martin estis docento pri francaj lingvo kaj literature en Universitato de Glasgovo kie li eklaboris en 1898. Dum la Unua Mondmilito li soldatservis kaj gajnis plurajn militajn medalojn military medals inkluzive de Chevalier de la Légion d’Honneur kaj Croix de Guerre.

Emil Mosbacher (1863  - 1948) estis posedanto de loĝejo en Londono en 1898. Li estis vendisto de floroj kaj plumoj kiu migris al Britio el Bavario, Germanio kaj fariĝis brita civitano en 1895. En 1891 li estis importisto de artefaritaj floroj. Majoro Francis Ignatius Ricarde-Seaver estis civila inĝeniero kiu naskiĝis en proks.1865. J. Struthers laboris en Whitehall, Londono por skota eduka instanco. 


L’espérantiste de februaro 1901, p.20 esprimas dubon ĉu la listigitaj homoj vere estas « adeptoj ». « Ni rimarku ke la aliĝantoj mem ne estas devi¬gataj pruvi, ke ili scias la lingvon, nek eĉ promesi ke iti lernos ĝin … »


Ĉiuj adeptoj de Bolak estis viroj. Ĉiuj estis membroj de la meza klaso. Tamen, tiom da gravuloj en la tiama socio ne helpis al Bolak populariĝi. Ĝiaj subtenantoj forvaporiĝis. Ĝia aŭtoro fine rezignis pri Bolak kaj aliĝis al la movado por Ido, reformita Esperanto.
Mi povis retrovi nur unu el la 27 britaj bolakistoj en la Adresaro de Zamenhof. Temas pri  W. Oppenheim Esq. B A. (juristo kaj kapitano en la Reĝa inĝen. vol.) kiu estis esperantisto 5119. Povus esti ke aliaj ja aliĝis poste al Esperanto, sed mi ne trovis spuron pri tio.

 












Sunday, July 17, 2016



Pioneers of Esperanto in Plymouth

Esperanto was first published in 1887 by an idealistic Polish man, Dr Zamenhof (1859-1917) and its first adepts lived in the then Russian Empire, but it began to gain adherents in Great Britain from about 1900 onwards. 1917 will see the 130th anniversary of the language and a century since the death of its founder.

The names and addresses of early speakers of Esperanto in Plymouth, with their registration numbers are as follows in the Adresaro de Esperantistoj (collection of addresses of Esperantists) of January 1902 to January 1903 (Series XXIII) to January 1908 to January 1909 (Series XXVII). All of the following are listed in Plymouth, Anglujo, i.e. England. Each individual is ascribed a unique number, which I do not reproduce here. Indeed, early users of the language frequently signed articles with that number alone, knowing that anyone wanting to contact them could easily find their address in the published Adresaro.

Here are the names of those Plymouth pioneers of over a century ago:

Hirste HAYWOOD, 57 Connaught Avenue
Fraŭlino (=Miss) Marjorie Hirste HAYWOOD, 57 Connaught Avenue, Mannamead
(Serio XXIII (1902-01-14 to 1903-01-14)

Lilian HOLT, 13 Connaught Avenue, Mutley
Mrs Lilian HOLT 6. Barton Crescent, Mannamead
Miss A. L. HOLT 13, Connaught Avenue, Mutley - a curious double listing, perhaps
(Serio XXIV, 1903-01-14 to 1904-01-01)

Bennett M. BANKS, 4 Beaumont Road
F. J. UNDERHILL, 18 Seaton Ave.
J. N. HEARN, A. C. P., Lipson road, 53 Chaddlewood Ave.
Rev. W. E. WADDINGTON, Pennycross Vicarage
Master C. AKASTER, 31 Connaught Ave. Mutley
(Serio XXV 1904-01-01 to 1905-01-01)

F. JACOBS, 7 Endsleigh Place
EDGAR R. WILLIAMS,1 Citadel Terrace, The Hoe, Staffa House
W. F. FORD.9, Whimple St.  
L. DOUGLAS LEONARD, 4 Whiteford Road, Mannamead
R. W. LEONARD.  4, Whiteford Road, Mannamead
W. P. TERVET, Waverley, 106 South View Terrace, Beaumont Road
Joseph HAWKYARD, Near Plymouth, 16, Norman Ave., Stoke  
S-ino (=Mrs) A. E. TILBY, 6 Windsor Crescent Mannamead
S-ino (=Mrs) C. H. HEATH, 48 Whiteford Rd. Mannamead
L. ISAACSON, 1 Milbay House, Citadel Rd.
S-ino (=Mrs) A. B. SEARLE, 10 Hill Park Crescent
(Serio XXVI, 1905-01-01 to 1906-01-01)

Vernon T. PEDLAR, 24 Edgcumbe St, East Stonehouse
F-ino (=Miss) Alice GARD, 1 Townsend Villas, Mannamead  
F-ino  (=Miss) J. R. MacCARTHY, 13 Tothill Avenue
(Serio XXVII, 1906-01-01 to 1907-01-01)


Wm. E. STITSON, 9 Federation Rd, Laira
(Serio XXIX, 1908-01-01 to 1909-01-01)

After about 1908, there was no longer any need to ‘sign up’ to Esperanto, and text books about Esperanto in a variety of languages, including English, were becoming more common. An increasingly large number of magazines catered for users of the language seeking contacts in other countries.

Not much is known to me about many of those listed. A striking exception is Cedric H. Akaster (1893 – 1970) who advertised for Esperanto penfriends in the February 1905 magazine The British Esperantist. Cedric Akaster was a son of a solicitor and is bdescribed as a law student in 1911. He was also a musician who went on to compose military marches.

Joseph Hirste Haywood (born about 1858 in Calcutta, died in 1940) can claim the title as the first Esperantist in Plymouth. In the 1901 census he was serving as a Church of England clergyman. Marjorie his daughter (born about 1889) also took up the study of Dr Zamenhof’s planned language.

Bennett Maxwell Banks (1882-1954) was the son of a shipbuilder. In the 1901 census he is an assistant to a wholesale tea merchant, but ten years later he was a theological student, before becoming an Anglican clergyman.

Alice B. Searle was 38 years old in 1901 according to that year’s census. She is described as having her own means. Perhaps the D. Searle mentioned later is her son Donald.

Alice Gard (born 1875 in Witheridge, Devon) married an Albert Ernest Green in 1903, but I cannot be sure that this was the same Alice Gard who learned the language some time in 1906. William Ernest Stitson was born in Plymouth in 1874, and died in the city in 1949. He was a schoolteacher.

Vernon Trevail Pedlar was born in 1883 and died in Plymouth in 1948. He is described in the 1911 census as an “elementary school teacher”.

William Peirson Tervet (1879 – 1948), of Scottish origins, was the Gas Engineer for Devonport Borough Council in 1914. Devonport today is just a district within the City of Plymouth but until 1914 it was a town in itself.

Joseph Hawkyard was born in Yorkshire and at the time of the 1911 census was working as a ship fitter (mechanical) at the government dockyard.

Rev. William Edward Waddington M.A. was vicar of Weston Peverel in 1902, according to Kelly's directory of Devon, 1902.

Edgar R Williams was 14 at the time of the 1901 census.

Compared with the founders of the Keighley Esperanto Society in Yorkshire in 1902, the pioneers of Esperanto in Plymouth were much more middle class. They include three Anglican clergymen, schoolteachers and professional men as well as students. Men greatly outnumbered the women.

Clearly those interested in the language, although spread over the city, came together from time to time. According to the inside cover (p.ii) of The British Esperantist magazine for 1905an Esperanto Society in Plymouth had been founded in March 1903. Its Secretary is given as Mr Grindley of 22 Gifford Place, Plymouth, and the President is listed as J. Thill Esq.. The latter wrote a bilingual Esperanto – English text in the very first issue of The British Esperantist magazine and in some subsequent issues. J.A. Thill became a Fellow of the British Esperanto Association in August 1905.

The same magazine reported in March 1905 that a Plymouth Esperanto Group met every Monday at 6.30 pm at Mr Thill’s house and at 8.30 pm every Thursday at the Ruskin Institute, Regent Street. In the April magazine, we learn that the group consists of three separate classes and a number of isolated individuals. A meeting was planned for the 27th of April 1905 at the Borough Arms Coffee House, Bedford Street. According to the May magazine, the meeting was chaired by Dr T.G. Vawdrey, and it was decided thatr the Three Towns, Plymouth, Devonport and Stonehouse should form one group and affiliate to the national association. The December 1905 magazine lists people offering tuition in Plymouth free of charge as follows:  Mr J. Hawkyard, St George’s Hiuse, Devonport, Mr C. Lee, YMCA, Devonport, Mr D. Searle, 10 Hillpark Crescent, Miss L. Holt and Mr J. Thill.

The June 1905 magazine mentions a Mr Gordon Lee who had printed and bound the rules of the Society at his own expense. A Mr Llewelyn is also mentioned. The September-October edition mentions Mr Hawkyard in the chair. Mr Thill was one of the 688 individuals who attended the very first World Esperanto Congress in Boulogne in the summer of 1905. A Mr A.C. Body of 34 Greenbank Avenue, Plymouth advertised for penfriends overseas in an early magazine.


One wonders what happened to Esperanto in Plymouth the dates given here. I have been told that a group continued to meet there. Are there early minute books of its activities in existence? Did any of these enthusiasts pass on letters or postcards in the language to later generations?

Acknowledgement. I am grateful to my wife Patricia for her help in tracing some of the individuals involved.





Thursday, January 7, 2016

A surprising historical postcard

A Liverpool woman who learned Esperanto prior to the First World War and corresponded with a Japanese scientist in Esperanto was the recipient of this postcard. Catherine Jenkins (1882 – 1975) was born and brought up the Walton area of Liverpool. She was present at the flowering of Esperanto in Liverpool from about 1904 on. She became sufficiently competent to pass the Advanced Examination of the British Esperanto Association in 1914, becoming a Fellow of BEA in May of that year. She emigrated to the United States of America, dying in St Petersburg, Florida in 1975.

This card was send to her by Wasaburo Oishi (Ōishi Wasaburō) (1874 - 1950), a Japanese meteorologist who became best known for his discovery of the high-altitude air currents now known as the jet stream. He was also an important Esperantist, serving as President of the Japan Esperanto Institute from 1930 to 1945. It was Oishi who wrote the first official report from Japan's Aerological Observatory (written in 1926 in Esperanto).  In this report, data was stratified by season and used to produce the mean seasonal wind profiles. The profile for winter gave the first known evidence of the persistent strong westerlies over Japan that would later become known as the jet stream. Nineteen reports were published between 1926 and 1944, all of them written in Esperanto.

Wasaburo Oishi's studies on the jet stream enabled Japan to attack the United States, Catherine Jenkins’s new homeland,  during World War II with at least 9,000 incendiary bombs carried by stratospheric balloons.




Surpriza poŝtkarto historia

Estis granda surprizo por mi trovi en aǔkcio la poŝtkarton kiun vi vidas ĉi-tie.

Virino en la angla urbo Liverpool kiu lernis Esperanton antaŭ la Unua Mondmilito kaj korespondis kun japana sciencisto en Esperanto estis la ricevinto de ĉi tiu poŝtkarto. Catherine Jenkins (1882 - 1975) naskIĝis en Walton,  kvartalo de Liverpool. Ŝi ĉeestis  la ekfloradon de Esperanto en Liverpool ekde proksimume 1904. Ŝi fariĝis sufiĉe kompetenta por sukcese pasi la Altnivelan Ekzamenon de Brita Esperantista Asocio en 1914, iĝante Fratulo de BEA en majo de tiu jaro. Ŝi elmigris al Usono kaj forpasis en St Petersburg, Florido en 1975.

La sendinto OISHI Wasaburo (ōiŝi ŭasaburō) (1874 - 1950), estis japana esperantisto kaj meteologo, direktoro de Aerologia Observatorio de Tateno. Ĉefdirektoro kaj iam prezidanto de de Japana Esperanto-Instituto. Li estis Esperantisto de 1910 kaj rolis kiel komitatano de la faka asocio pr sciencistoj  ISAE. Li eldonis dikan, grandformatan (30x22 cm.) nur Esperante Raporton de la Aerologia Observatorio de Tateno, No. 1 1926—No 6. (1931), entute 1246 paĝojn. Li ja estis kuraĝa Esperanto-pioniro sur scienca kampo. Oishi Wasaburo estis la unua en la mondo kiu science esploris, de 1923 ĝis 1925, la jetfluojn. Pri tio li redaktis raporton en Esperanto prefere ol en la japana por diskonigi tutmonde tiun atmosferan fenomenon.

La studoj de Oishi Wasaburo pri la jetofluo ebligis al Japanio ataki la novan hejmlandon de Catherine Jenkins dum la Dua Mondmilito per almenaŭ 9,000 incendiaj  bomboj portitaj fare de stratosferaj balonoj.

Thursday, December 31, 2015

Esperanto and the incendiary bombs



A surprising historical postcard

A Liverpool woman who learned Esperanto prior to the First World War and corresponded with a Japanese scientist in Esperanto was the recipient of this postcard. Catherine Jenkins (1882 – 1975) was born and brought up in the Walton area of Liverpool. She was present at the flowering of Esperanto in Liverpool from about 1904 on. She became sufficiently competent to pass the Advanced Examination of the British Esperanto Association in 1914, becoming a Fellow of BEA in May of that year. She emigrated to the United States of America, dying in St Petersburg, Florida in 1975.

This card was send to her by Wasaburo Oishi (Ōishi Wasaburō) (1874 - 1950), a Japanese meteorologist who became best known for his discovery of the high-altitude air currents now known as the jet stream. He was also an important Esperantist, serving as President of the Japan Esperanto Institute from 1930 to 1945. It was Oishi who wrote the first official report from Japan's Aerological Observatory (written in 1926 in Esperanto).  In this report, data was stratified by season and used to produce the mean seasonal wind profiles. The profile for winter gave the first known evidence of the persistent strong westerlies over Japan that would later become known as the jet stream. Nineteen reports were published between 1926 and 1944, all of them written in Esperanto.

Wasaburo Oishi's studies on the jet stream enabled Japan to attack the United States, Catherine Jenkins’s new homeland,  during World War II with at least 9,000 incendiary bombs carried by stratospheric balloons.




Surpriza poŝtkarto historia

Estis granda surprizo por mi trovi en aǔkcio la poŝtkarton kiun vi vidas ĉi-tie.
Virino en la angla urbo Liverpool kiu lernis Esperanton antaŭ la Unua Mondmilito kaj korespondis kun japana sciencisto en Esperanto estis la ricevinto de ĉi tiu poŝtkarto. Catherine Jenkins (1882 - 1975) naskIĝis en  Walton,  kvartalo de Liverpool. Ŝi ĉeestis  la ekfloradon de Esperanto en Liverpool ekde proksimume 1904. Ŝi fariĝis sufiĉe kompetenta por sukcese pasi la Altnivelan Ekzamenon de Brita Esperantista Asocio en 1914, iĝante Fratulo de BEA en majo de tiu jaro. Ŝi elmigris al Usono kaj forpasis en St Petersburg, Florido en 1975.

La sendinto OISHI Wasaburo (ōiŝi ŭasaburō) (1874 - 1950), estis japana esperantisto kaj meteologo, direktoro de Aerologia Observatorio de Tateno. Ĉefdirektoro kaj iam prezidanto de de Japana Esperanto-Instituto. Li estis Esperantisto de 1910 kaj rolis kiel komitatano de la faka asocio pr sciencistoj  ISAE. Li eldonis dikan, grandformatan (30x22 cm.) nur Esperante Raporton de la Aerologia Observatorio de Tateno, No. 1 1926—No 6. (1931), entute 1246 paĝojn. Li ja estis kuraĝa Esperanto-pioniro sur scienca kampo. Oishi Wasaburo estis la unua en la mondo kiu science esploris, de 1923 ĝis 1925, la jetfluojn. Pri tio li redaktis raporton en Esperanto prefere ol en la japana por diskonigi tutmonde tiun atmosferan fenomenon. 

La studoj de Oishi Wasaburo pri la jetofluo ebligis al Japanio ataki la novan hejmlandon de Catherine Jenkins dum la Dua Mondmilito per almenaŭ 9,000 incendiaj  bomboj portitaj fare de stratosferaj balonoj.