A surprising historical postcard
A Liverpool woman who
learned Esperanto prior to the First World War and corresponded with a Japanese
scientist in Esperanto was the recipient of this postcard. Catherine Jenkins
(1882 – 1975) was born and brought up in the Walton area of Liverpool. She was
present at the flowering of Esperanto in Liverpool from about 1904 on. She
became sufficiently competent to pass the Advanced Examination of the British
Esperanto Association in 1914, becoming a Fellow of BEA in May of that year.
She emigrated to the United States of America, dying in St Petersburg, Florida
in 1975.
This card was send to
her by Wasaburo Oishi (Ōishi Wasaburō) (1874 - 1950), a Japanese meteorologist
who became best known for his discovery of the high-altitude air currents now
known as the jet stream. He was also an important Esperantist, serving as
President of the Japan Esperanto Institute from 1930 to 1945. It was Oishi who
wrote the first official report from Japan's Aerological Observatory (written
in 1926 in Esperanto). In this report,
data was stratified by season and used to produce the mean seasonal wind
profiles. The profile for winter gave the first known evidence of the
persistent strong westerlies over Japan that would later become known as the jet
stream. Nineteen reports were published between 1926 and 1944, all of them
written in Esperanto.
Wasaburo Oishi's
studies on the jet stream enabled Japan to attack the United States, Catherine
Jenkins’s new homeland, during World War
II with at least 9,000 incendiary bombs carried by stratospheric balloons.
Surpriza poŝtkarto historia
Estis granda surprizo
por mi trovi en aǔkcio la poŝtkarton kiun vi vidas ĉi-tie.
Virino en la angla urbo Liverpool
kiu lernis Esperanton antaŭ la Unua Mondmilito kaj korespondis kun japana
sciencisto en Esperanto estis la ricevinto de ĉi tiu poŝtkarto. Catherine
Jenkins (1882 - 1975) naskIĝis en Walton,
kvartalo de Liverpool. Ŝi ĉeestis la ekfloradon de Esperanto en Liverpool ekde
proksimume 1904. Ŝi fariĝis sufiĉe kompetenta por sukcese pasi la Altnivelan
Ekzamenon de Brita Esperantista Asocio en 1914, iĝante Fratulo de BEA en majo
de tiu jaro. Ŝi elmigris al Usono kaj forpasis en St Petersburg, Florido en
1975.
La sendinto OISHI Wasaburo (ōiŝi ŭasaburō) (1874
- 1950), estis japana esperantisto kaj meteologo, direktoro de Aerologia
Observatorio de Tateno. Ĉefdirektoro kaj iam prezidanto de de Japana
Esperanto-Instituto. Li estis Esperantisto de 1910 kaj rolis kiel komitatano de
la faka asocio pr sciencistoj ISAE. Li eldonis
dikan, grandformatan (30x22 cm.) nur Esperante Raporton de la Aerologia
Observatorio de Tateno, No. 1 1926—No 6. (1931), entute 1246 paĝojn. Li ja
estis kuraĝa Esperanto-pioniro sur scienca kampo. Oishi Wasaburo estis la unua
en la mondo kiu science esploris, de 1923 ĝis 1925, la jetfluojn. Pri tio li
redaktis raporton en Esperanto prefere ol en la japana por diskonigi tutmonde
tiun atmosferan fenomenon.
La studoj de Oishi
Wasaburo pri la jetofluo ebligis al Japanio ataki la novan hejmlandon de Catherine
Jenkins dum la Dua Mondmilito per almenaŭ 9,000 incendiaj bomboj portitaj fare de stratosferaj balonoj.