Sunday, January 15, 2017

Léon Bollack and His Forgotten Project






Forgesitaj pioniroj de la planlingva ideo en Britio


En la jaro 1901, Esperanto preskaŭ ne jam penetris en Brition. En tiu jaro ne ekzistis brita landa asocio. Ekzistis eĉ ne unu loka grupo.Tamen en tiu jaro loĝis en Britio simpatiantoj de alia planlingvo.

León Bollack (1859 – 1925), franca kreinto de lingvo-projekto malmodeste nomata Bolak naskiĝis en precize la sama jaro kiel D-ro L.L. Zamenhof. Okaze de la brita popolnombrado de 1871 León Bollack jam loĝis en Londono. « Langue Bleue - Bolak”, lia lingvo, kiu miksas elementojn de naturaj kaj ‘logikaj’ lingvoj aperis en 1899 en tempo de granda entuziasmo por artefaritaj lingvoj. En la fina kvarono de la deknaŭa jarcento aperis pluraj  konkurencaj proponoj, kaj kampanjoj subtenantaj Volapukon (inventitan en 1880, de Johann Martin Schleyer), kaj Esperanton  jam ĝuis certagradan sukceson.

Kvankam ja ekzistas similecoj, ekzistas ankaŭ fortaj malsimilecoj inter Bollack kaj Zamenhof. Ambaŭ estis judoj. Ambaŭ forte konsciis pri la teruraj efikoj de konfliktoj, kvankam ili proponis malsamajn solvojn. Ambaŭ havis plurlingvan fonon.  Bollack estis riĉa, eĉ riĉega,  kaj al li tute mankis financaj limoj kiam temis pri la disvastigo de lia nova lingvo, dum Zamenhof spertis plurajn financajn krizojn. La opinioj de la du viroj pri poezio estis frape malsamaj. Bollack vidis nenian valoron en poezio en planlingvo, dum Zamenhof uzis poeziajn bildojn por formi la lingvon kaj transdoni sian opinion pri ĝia rolo. La plej granda diferenco, eble, kuŝis en la personecoj de la du viroj. Bollack asertis perfektecon por sia projekto; Zamenhof ne.

La sola listo de tiuj kiuj aliĝis al Bolak eldoniĝis en 1901 en Parizo en broŝuro titolita « Bolak. Venem list of Bolak deptoru » (Bolak. La unua listo de adeptoj).  Temas pri eldonaĵo kiu tre similis al la Adresaroj de Zamenhof. Mi eĉ dirus ke la broŝuro estis rekta kopio de la zamenhofa Adresaro. Efektive tiu listo de adeptoj estas kaj la unua kaj la fina samtempe. La plej granda parto de tiuj subtenantoj de la nova planlingvo Bolak loĝis en Francio, sed troviĝis kelkaj, precize dudek sep, ankaŭ en Britio. Unu el tiuj 27 estis franca ŝtatano.
León Bollack dividis siajn adeptojn en tri kategoriojn laŭ la ĉi-sekva modelo. La unua kategorio estis « Prerkor » (liberala profesio), „Merkor » (komercisto), kaj „Vorkor“ (manlaboristo, dungito). Neniu el la adeptoj britaj estis manlaboristo. 

La informoj en la Adresaro de S-ro Bollack ne ĉiam faciligas kontaktojn. Por la urbo Stockport, ni trovas simple la familian nomon « Howard » sen ia kontakt-adreso. Foje mankas antaŭnomo. La registroj pri la popolnombrado de 1901 helpas al ni identigi kelkajn el tiuj fruaj bolakistoj en Britio.

Alfred H. Tapson naskiĝis en Newport, en suda Kimrio en 1842. Li estis ŝipisto (t.e. posedanto de ŝipoj) en 1901. John Angell, jam 76 jara en 1901, estis intruisto pri scienco, kaj loĝis en Withington, ne tre longe for de Manĉestro. Charles C Campart (1875-1952) estis inĝeniero ŝajne de orgino hugenot a kiu loĝis en Canonbury, Londono. H.C. Braham estis estro de entrpreno Arthur & Co. en Londono. George Gill, kiu naskiĝis en proksimume 1864, estis instruisto. S-ro Kolkenbeek (tute mankas antaŭnomo por li) estis ŝajne de germana origino. C. T. Graham, O.B.E. estis membro de la familio kiu posedis la ĵurnalon Glasgow Herald. Dum la Unua Mondmilito li deĵoris kiel majoro en Royal Engineers. Charles Aristide Martin estis docento pri francaj lingvo kaj literature en Universitato de Glasgovo kie li eklaboris en 1898. Dum la Unua Mondmilito li soldatservis kaj gajnis plurajn militajn medalojn military medals inkluzive de Chevalier de la Légion d’Honneur kaj Croix de Guerre.

Emil Mosbacher (1863  - 1948) estis posedanto de loĝejo en Londono en 1898. Li estis vendisto de floroj kaj plumoj kiu migris al Britio el Bavario, Germanio kaj fariĝis brita civitano en 1895. En 1891 li estis importisto de artefaritaj floroj. Majoro Francis Ignatius Ricarde-Seaver estis civila inĝeniero kiu naskiĝis en proks.1865. J. Struthers laboris en Whitehall, Londono por skota eduka instanco. 


L’espérantiste de februaro 1901, p.20 esprimas dubon ĉu la listigitaj homoj vere estas « adeptoj ». « Ni rimarku ke la aliĝantoj mem ne estas devi¬gataj pruvi, ke ili scias la lingvon, nek eĉ promesi ke iti lernos ĝin … »


Ĉiuj adeptoj de Bolak estis viroj. Ĉiuj estis membroj de la meza klaso. Tamen, tiom da gravuloj en la tiama socio ne helpis al Bolak populariĝi. Ĝiaj subtenantoj forvaporiĝis. Ĝia aŭtoro fine rezignis pri Bolak kaj aliĝis al la movado por Ido, reformita Esperanto.
Mi povis retrovi nur unu el la 27 britaj bolakistoj en la Adresaro de Zamenhof. Temas pri  W. Oppenheim Esq. B A. (juristo kaj kapitano en la Reĝa inĝen. vol.) kiu estis esperantisto 5119. Povus esti ke aliaj ja aliĝis poste al Esperanto, sed mi ne trovis spuron pri tio.